Unua Eldono: Oktobro 1998
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"DR. HEIDEGGER'S EXPERIMENT"
"THE MINISTER'S BLACK VEIL"
"YOUNG GOODMAN BROWN"
Copyright 1998
Edwin P. Grobe
for the English-to-Esperanto translations
Foje tiu ege aparta viro, maljuna D-ro Hejdegero, invitis kvar respektindajngeamikojn kunveni ĉe li en lia studkabineto. Tri el ili estis blankbarbaj ĝentlemanoj:S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj S-ro Gaskojno. La kvara estis velkinta ĝentlemaninonomiĝanta Vidvino Vajkerlio. Ĉiuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintajdiversajn malbonŝancojn kaj kies plej granda malbonŝanco estis devi baldaŭ entombiĝi.S-ro Medborno, en antaŭa, pli vigla aĝo, estis sukcesa komercisto, tamen ĉion perdisrezulte de malbonsenca spekulado kaj nun vivis ne multe pli bone ol almozulo. KoloneloKiligruo malŝparis siajn plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj